InterMap

InterMap (ankaŭ nomata InterWiki en aliaj vikioj) estas sistemo por difini ligilojn inter vikiaj retejoj? kiuj estis unue programitaj pere de UseMod kaj Meatball (vidu UseMod:InterWiki kaj Meatball:InterWiki). La metodo estas uzado de vorto kiu anstataŭigas definitan vojprefikson. InterMap-ligiloj similas al MapPrefikso:PagxVojo, kie la servila prefikso estas anstataŭigita de URL agordita en la dosieroj intermap.txt kaj localmap.txt.

Defaŭlta intermap.txt distribuita kun PmWiki (en la dosierujo scripts/) enhavas la jenajn InterMap-erojn:

Site.InterMap enhavas la jenajn erojn:

Tiel, "PmWiki:Variables" iĝas "http://www.pmwiki.org/wiki/PmWiki/" + "Variables", ligilo al la PmWiki.Variables paĝo ĉe la oficiala PmWiki retejo, Wiki:FrontPage estas ligilo al la enirpaĝo de la unua WikiWikiWeb kaj Wikipedia:Stonehenge alportas vin en la Wikipedia-artikolon pro la famaj megalitoj en Britio.

Kiel aliaj ligiloj, vi povas uzi la sintakso de duoblaj angulaj kramoj por vidigi alian ligilan tekston:

* [[Meatball:StartingPoints | starting points]] over at Meatball
* [[starting points -> Meatball:StartingPoints]] over at Meatball

Se vi nur volas krei ligilon por la enirpaĝo de iu vikio (ekz. http://www.wikipedia.com/wiki/ por Wikipedia), tiam skribu [[Wikipedia:. | Enirpaĝo de Wikipedia]], kiu vidiĝas tiel Enirpaĝo de Wikipedia. Rimarku la . (punkto) post la Wikipedia: referenco.

La aparta Path: InterMap-ero povas esti uzata por krei "relativajn adresojn" en ligiloj.

La aktuala aro de InterMap-ligiloj ĉe iu ajn retejo estas definita de la retejestro pere de la paĝo Site.InterMap kaj la dosiero local/localmap.txt ; por pliaj detaloj, vidu PmWiki.InterMap


Tradukado de PmWiki.InterMap Origina paĝo ĉe PmWikiEo.InterMap - Retroligiloj
Lastaj ŝanĝoj:
PmWikiEo.InterMap: 2013-09-03 10:26
PmWiki.InterMap: 2022-12-09 11:19